News

WordPress 5.8 estas 100% tradukita al Esperanto

All posts

  • WordPress 5.8 estas 100% tradukita al Esperanto

    Fine de julio 2021, WordPress publikigis la duan ĉefan ĝisdatigon de ĉi tiu jaro: WordPress 5.8. Ni sukcesis intertempe 100%-igi la tradukon al Esperanto. Ĝuu 🙂

    Read Post

  • Aperis WordPress 5.5

    La enhavadministrada sistemo WordPress nun estas en la versio 5.5 kun kelkaj novaj funkcioj, inkluzive pli bonaj rapideco, serĉado, sekureco, redaktilo kaj alireblo. Kun WordPress 5.5, afiŝoj montriĝas pli rapide danke al prokrastita bildo-ŝargado. Ĉi tio signifas, ke bildoj sur paĝo ŝargiĝos nur kiam uzanto rulumas kaj atingas ilin. Sur poŝtelefonoj tia prokrastita elŝutado povas…

    Read Post

  • Faligo pro silento

    Ĉu iu uzas Majstron de ekzamenoj kaj enketoj?. Mi ne tradukas la novajn liniojn, ĉar mi ne volas malŝpari tempon. Mi konas neniun uzanton. (Cetere, devus esti Majstro de Ekzamenoj kaj Enketoj, ĉar temas pri nomo, ne titolo. Ĉu mi duondorme tradukis?) Same pri Formularoj de Ninja. Same pri la paĝoj de WordPress.org mem, inkluzive…

    Read Post

  • gdpr-iloj

    Jen, la teamo de WordPress eldonis version 4.9.6, kun iloj por helpi observi la novan eŭropan leĝon pri privateco. Tiu leĝo iĝos observebla en la 25a tago de la monato. Ek al la pretigado! Kutime, mi afiŝas pri la nombro da elŝutoj post ĉefa eldono. Sed 6 monatoj jam pasis, do mi informas, ke okazis…

    Read Post

  • Planita dato por gdpr-iloj

    La iloj por administrantoj kaj uzantoj rilate GDPR aperos en nova neĉefa eldono. La eldono de tiu versio, 4.9.6, estas planita por la 15a de majo. Pli: se vi volas privatecan politikon kun multaj detaloj aŭ kun detaloj sub superrigardo pri privateco, vi rajtas uzi la tekstojn ĉe https://github.com/gdpr-compliance/info/blob/master/Privacy-policy-snippets.md. Dankon, programisto Allen Snook. Ekzemple, unu…

    Read Post

  • Aplikeblo de GDPR

    Mi kreis du afiŝojn en forumo pri preparo por GDPR. Unu enhavas la komencan bazon por privateca politiko, por helpi vin starigi skeleton de paĝo. Ili estas ĉe https://eo.wordpress.org/support/forum/wordpress-generale/gdpr/. Kaj pardonon: kiam mi starigis la forumaron, mi erare kreis forumon WordPress kaj enmetis kategoriojn kiel sub-forumojn. Devas esti la inverso: kreo de kategorio kun posta…

    Read Post

  • GDPR en majo

    GDPR, Ĝenerala Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio, iĝos deviga en la 25a de majo 2018, en la EU kaj rilate personajn informojn de enloĝantoj de la EU. Posedantoj de WordPress-ejo havos eblon aldoni paĝon pri privateca politiko, kun aldono de la privatecaj informoj de uzataj kromprogramoj. Posedantoj de retejo ankaŭ povos ricevi kaj…

    Read Post

  • Forumoj

    La temo WooCommerce estas tre granda, tiel granda kiel la temo WordPress! Forumo estus granda helpo al uzantoj. La forumoj de la esperantlingva WordPress estas ĉe: https://eo.wordpress.org/support/. Se iu volas forumon aldone al WordPress ĝenerale, WooCommerce kaj BuddyPress, diru! Se iu volas esti kontrolanto en forumo, diru! Se iu volas esti klavmajstro, diru. Mi ne…

    Read Post

  • Vua PDF

    Jen, la komenco de PDFa konsila dokumento pri WooCommerce, havebla ĉe: https://eo.wordpress.org/vu-konsiletoj/

    Read Post

  • Tria Vu-konsileto

    Aŭtomata numerado de SKU-oj Se allogas vin la eblo aŭtomatigi var-numeradon de SKUoj, per Booster por WooCommerce, konatiĝu kun la ŝablono. Ŝablono de SKU-numero: {category_prefix}{prefix}{sku_number}{suffix}{category_suffix}{variation_suffix} = prefikso de kategorio + prefikso + cifera parto de SKU + sufikso + kategoria sufikso + sufikso de variaĵo. Se vi ofertas multajn simplajn varojn, la senpaga versio funkcias…

    Read Post